Ĉi tie vi trovos ĉiujn ĝisdatigitajn informojn pri prelegantoj kaj prezentoj.
bengt-arne.wickstroem@andrassyuni.hu
Bengt-Arne WICKSTRÖM (1948) estas ekonomikisto. Naskiĝinte en Svedio en 1948 li studis kaj doktoriĝis en Usono. Post la doktoriĝo li instruis universitatnivele en Usono kaj Norvegio, kie li fariĝis katedra profesoro ĉe la universitato de Bergen. Poste li ricevis katedrojn en Linz, Aŭstrio, kaj ĉe Humboldt-universitato en Berlino, de kiu li emeritiĝis en 2013. Ekde 2013 li estas gastprofesoro ĉe Andrássy-universitato en Budapeŝto, Hungario. Li ankaŭ instruis ĉe universitatoj en Francio, Kubo, Italio, Ĉinio kaj Rumanio. Liaj esplorlaboroj temas ĉefe pri la rolo kaj funkcio de la publika sektoro iom fokusante sur justeco kaj distribuo. Dum la lastaj dek jaroj li aplikis tion al lingvopolitiko.
Lingvorajtoj kaj lingva justeco
Germanio - Humboldt-Universität zu Berlin || Ĉeeste
Analizante lingvan justecon, kiel en multaj aliaj okazoj, oni devas fari kompromisojn inter tio, kio estas dezirinda, kaj tio, kio eblas. La deirpunkto en diskuto de lingva justeco devas esti, ke ĉiu homo havu la saman rajton rilate sian (preferatan) lingvon kiel ĉiu alia homo; la principo de egalrajteco. Aliflanke oni devas konsideri la po-personajn kostojn de lingvaj rajtoj, kiuj por malgrandaj lingvogrupoj povas esti multe pli altaj ol por granda grupo. Tiel ofte necesas malobservi la principon de egalrajteco. Ero de lingvopolitiko, ek- zemple multelingvaj stratŝildoj, estas efika, se la utilo (pagpreteco) de ĝi ĉe ĝiaj profitantoj superas la kostojn de ĝia realigo. Tio, pro tro altaj kostoj kompare la utilon, ofte ne eblas kaj oni devas trovi kompromison inter efikeco kaj egaleco. En la prelego ni analizas tiun kompromison demandante, kio estas justa decido pri du- lingvaj stratŝildoj aŭ pri konstruado de teatro por minoritata lingvo. Depende de la grandeco de malplimulto kaj de la kostoj de la politiko oni povas karakterizi la politikerojn. Du tipoj kondukas al klara eldiro pri la justeco de la politiko, kaj tria tipo rilatigas la difinon de justa politiko al la grado de toleremo kaj solidareco en la socio. Socia solidareco kaj kohero de socio plifortiĝas per bone funkciantaj retoj de rilatoj inter la anoj de la socio. Sociaj retoj do gravas por la realigo de lingvaj rajtoj.
danicas@us.es
Daniel Cascado Caballero [danjel' kaskado kabaĝero] estas profesoro ĉe Universitato de Sevilo, kie li instruas pri Komputila Arĥitekturo, senkablaj sistemoj kaj robotiko. Lia esplorintereso estas etiko aplikata al la komputilaj kaj senkablaj sistemoj, alirebleco aplikita al la komputilaj sistemoj, kaj membrana komputado. Danjel vidas en Esperanto eblon kaj liberigi homojn de la lingva subpremado, kiu ekzistas en la mondo, kaj esti feliĉa parolante kun aliaj.
Etiko por artefaritaj inteligentoj
Universidad de Sevilla, Hispanujo. || Ĉeeste
Ĉu oni devas maltrankviliĝi pro la evoluo de la artefarita inteligento? Por la celo respondi tiun demandon, oni bezonas kompreni tion, kio estas la artefarita inteligento, scii pri tio, kiu okazas nuntempe, kaj scii pri la signifoj de gravaj konceptoj ligindaj: respondeco, privateco, egaleco, klarigebleco kaj normaro. Pere de tiu vojo ni klopodos kompreni tion, kiu okazas nuntempe, kio okazos en proksima estonteco kaj scii pri la kondutoj, kiuj kohere ni povus esti praktikantaj.
davidgalvez@us.es
Li esploras multkriterian decidon sub neklereco, mikroekonomian modeladon, kaj antaŭdiraj kaj optimumigaj algoritmoj (maŝinlernado) bazitaj sur Big Data, ĉio pri kio li kontribuas per multe da publikigaĵoj en revuoj, libroj kaj kongresoj. Li estis gastita profesoro kaj esploristo en rekonitaj centroj tutmonde, kiel la Departemento de Elektra Inĝenierado kaj Komputscienco de la Universitato de Kalifornio, Berkeley, kie li apartenas al la Berkeley Initiative for Soft Computing Group.Li estas kantisto kaj marakisto de la rokgrupoj Mutant Sperm Quartet (kreintoj de MadRock) kaj TumMo, kaj lia pasio estas la fermentado de vegetaĵoj, legado, dormado en la naturo, kaj montaj sportoj.
Mitoj kaj realoj pri la artefarita inteligento kaj la maŝinlernado. Promenado en la eno de la besto
Universidad de Sevilla, Hispanujo. || Ĉeeste
Oni ofte aŭdas teknikan lingvon plenan de vortoj, kiuj ŝajnas ĉifritaj por doni la impreson ke oni regas la temon. Bedaŭrinde tio estas eĉ pli ofta en la ekonomio de datascienco kaj statistiko, pro la kreskanta graveco de la teknikoj de aŭtomata lernado kaj artefarita inteligento. Dum ĉi tiu prelego ni provos klarigi konceptojn, kiuj multfoje estas senzorge uzataj, tiel ke antaŭ spertaj oreloj ili povas lasi nin en malkomforta situacio. Ni ankaŭ faros promenadon pri la signifo de la plej uzataj maŝinlernaj teknikoj, per la plej malgranda uzo de fakvortoj, simple por havi tutan superrigardon.
Duncan.Charters@principia.edu
Duncan Charters, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, doktoriĝis pri hispana lingvo kaj literaturo, instruis la hispanan kaj la internacian lingvon en pluraj usonaj universitatoj, lastatempe en Principia College en Ilinojso. Li fake esploras lingvoinstruadon, kun fokuso pri aŭskultokompreno kaj interkultura kompetento. Li publikigis analizon de la enketo kiun li faris pri kiel poliglotoj akiras lingvojn, kaj kiel ili uzas sociajn retojn por evoluigi kulturan interkompreniĝon, sin ekzerci en sia lingvouzado, kaj efike progresigi sian lernadon
Mitoj kaj realoj pri la artefarita inteligento kaj la maŝinlernado. Promenado en la eno de la besto
Sociaj retoj draste ŝanĝis kiel oni lernas lingvojn kaj interagas kun personoj de aliaj kulturoj. Novaj lernantoj eĉ mem kreas blogojn kaj vlogojn por kuraĝigi aliajn interagi kun ili. Tiel ili lernas praktike kaj konatiĝas kun personoj en aliaj landoj kiuj dividas iliajn personajn interesojn, kun pli da memfido ol en klasa situacio. Komunikado anstataŭas regadon de la gramatika strukturo. Post konciza enkonduko al la temo, partoprenantoj havos la okazon kundividi siajn spertojn kaj kunpensi pri kiel malhelpi problemojn, kaj pli efike uzi la studentan emon al uzo de sociaj retoj por refortigi ilian lernadon
fmaurelli@constructor.university
Francesco Maurelli estas profesoro pri maraj sistemoj kaj robotiko ĉe Constructor University, en Bremeno, Germanio, EU. Antaŭe, li esploris en Germanio pri memregaj aŭtomobiloj ĉe Fraunhofer IAIS, en Skotlando pri subakva robotiko ĉe Heriot-Watt University, en Usono pri memregaj sistemoj ĉe Massachusetts Institute of Technology. Respondeculo de la bakalaŭra programo pri robotiko k inteligentaj sistemoj, li estis akceptita en la Tutmonda Junulara Akademio (Global Young Academy) por la periodo 2023-2028, kaj estis nomumita kiel Juna Profesiulo ĉe IEEE Oceana Inĝenieria Societo 2023-2024. De pluraj jaroj li estas kun-gvidanto de la teknika laborgrupo pri mara robotiko ĉe IEEE Societo pri Robotiko kaj Aŭtomatiko. Laste, li partoprenis en universitata laborgrupo pri chatGPT kaj kontribuis al evoluigo de sintenoj kaj regularoj pri ĝia uzo en Constructor University.
Esperanto inter internacia kaj minoritata lingvo: lingvosociologia aliro.
La rapida evoluo de inteligentaj sistemoj, kaj aparte de generaj lingvaj modeloj kiel ChatGPT, revolucias edukadon i.a. en universitata medio. En ĉi tiu prelego, ni esploros la diversajn manierojn, per kiuj ChatGPT povas esti utiligata en la universitata edukado, inkluzive de studentoj, fakultato, kaj administra stabo. Ni prezentos ekzemplojn de ChatGPT-aplikoj, kiel studhelpilo por persona lernado, kiel pedagogia helpilo por instruistoj sed ankaŭ por pliefikigi la administran laboron. Ni ankaŭ tamen atentigos pri la limigoj kaj eblaj malbonaj uzebloj, inkluzive de la risko de plagiato kaj la neceso de etiko en la uzo de ChatGPT. Ni esperas, ke ĉi tiu prelego helpos la ĉeestantojn kompreni la potencialon kaj la respondecon, kiun ni havas kiam temas pri la integrado de inteligentaj sistemoj, kiel ChatGPT, en la universitata edukado.
antonio.leoni@ucr.ac.cr
Jorge Antonio Leoni de León, Doktoro pri Ĝenerala Lingvistiko (2008, Universitato de Ĝenevo), fakulo pri Komputika Lingvistiko, estas la nuna direktoro kaj de la Instituto pri Lingvistika Esploroj de la Universitato de Kostariko, kaj de la akademia ĵurnalo Káñina, Revista de Artes y Letras de la Universidad de Costa Rica (ekde 2015). Krom liaj interesoj en lingvistiko, kiuj inkludas formalan sintakson, komputikan leksikografion, lingvo-politikon kaj planlingvistikon, li ankaŭ interesiĝas pri Art-Historio (speciale pri tiu de Mezameriko).
Lingvopolitiko je la horo de lingvomodeloj.
Universitato de Kostariko || Neĉeesta
La publika ekapero de Grandaj Lingvo-modeloj starigis plurajn demandojn, kiuj funde tuŝas sociojn kaj homojn. Lingvo-Politiko devas superi defiojn ĉu novajn ĉu pli profundajn. Ni devas kompreni la kialojn de tiu subita evoluo por konscii pri la manieroj laŭ kiuj ĝi afektas nin.
ksayadpour@gmail.com
En 1967 mi naskiĝis en Maŝhad, Irano, kie mi pasis plejmulton da mia vivo. Mi studis ĝeneralan medicinon en Maŝhad kaj diplomiĝis en 1992. Post militservo kaj la servo en foraj regionoj, mi akceptiĝis por specialista kurso pri pediatrio (infanmedicino) kaj diplomiĝis en 2000. Ekde 2002 mi translokiĝis al Tehrano kaj studis subspecialistan kurson pri pediatria kardiologio( infanaj kormalsanoj) . Mi sukcesis gajni la unuan rangon en la fina ekzameno en Irano. Nun mi laboras kiel universitata asocia profesoro en Teherana Universitato de Medicinaj Sciencoj (Infana Medicina Centro). Mi eklernis E-on en 1985. Dum la pasintaj jaroj mi agadis rilate al nia lingvo diversflanke. Urbe mi kunorganizis kaj partoprenis regulajn kaj neregulajn kunsidojn de miaj samurbaj e-istoj. Mi kunorganizis universitatan librekspozicion kaj turisman programon. Lande mi havis firmajn rilatojn kun iranaj aktivaj organizaĵoj kiel IREJO, IREA kaj Sabzandiŝan Instituto. Por la tria periodo, mi nun estas la prezidanto de IREA. Globe mi estis komitatano de TEJO dum du periodoj. Mi partoprenis en IJK-1996 en Germanio. Mi ankaŭ verkis kelkajn artikolojn por e-aj periodaĵoj. Miaj artikoloj aperis en Monato, Revuo Esperanto, Medicina Internacia Revuo, Medicina Heroldo, Literatura Foiro, Fonto, Irana Esperantisto kaj Juna Amiko. Mi estas membro de UEA, kaj UMEA. Mi havis multajn spertojn ambaŭ kiel gasto kaj gastiganto kadre de Pasporta Servo de TEJO. Mi estis ĉefdelegito de UEA en Irano kaj vicprezidanto kaj landa delegito de UMEA. Dum la belartaj konkursoj de UEA en 2004, mi gajnis premion ”Nova Talento” pro la poemo ”Venis la printempo”.
Sociaj retoj en mia socio
Tehrana Universitato pri Medicinaj Sciencoj
Multaj homoj uzas sociajn retojn nun. Diversaj fenomenoj interesaj ekzistas pri tiu uzo en mia lando, Irano. Mi diskutas ilin kaj sercxos cxu samaj aferoj ekzistas en aliaj landoj aux ne.
g-kimura@sophia.ac.jp
Naskiĝis 1974 en Japanujo. 1992 eklernis Esperanton en universitata klubo. Profesoro kaj ekde aprilo 2023 estro de la Fakultato por Eksterlandaj Lingvoj kaj Studoj de Sophia-Universitato [prononco: sofia] en Tokio, kie li instruas pri germana lingvo kaj socio, lingvopolitiko kaj internaciaj rilatoj. Li esploras inter alie la rolon de lingvo en interpopolaj kaj internaciaj rilatoj.
Esperanto inter internacia kaj minoritata lingvo: lingvosociologia aliro.
Sophia-Universitato, Tokio. || Neĉeesta
El lingvosociologia vidpunkto la fenomeno Esperanto montras unuflanke trajtojn de internacia lingvo, aliflanke trajtojn de diaspora minoritata lingvo. La prelego teorie kaj praktike analizas, kiamaniere tiuj du aspektoj kunkreas unikan lingvokomunumon.
mlsorgon@upo.es
María Luisa Soriano González estas daŭra profesoro ĉe la Universitato Pablo de Olavide en Sevilo. Doktoro kun elstara cum laude unuanime en la doktora programo kun kvalita mencio de la Ministerio "Politika Penso, Demokratio kaj Civitaneco". Eŭropa PhD. Licenciado en Filozofio de la Universitato de Sevilo. Li havas magistron pri Instruisto de la hispana kiel fremda lingvo. CLIC, Internacia Domo kaj Universitato de Barcelono. Ŝi estas la verkinto de du libroj, ok libroĉapitroj kaj dudek profundaj artikoloj publikigitaj en indeksitaj sciencaj ĵurnaloj, ŝia speciala esplorkampo estanta politika filozofio kaj la rajtoj de indiĝenaj popoloj kaj homaj rajtoj. Li estas membro de la Esplorgrupo PAIDI SEJ-277, Andaluzia Esplorplano de la Junto de Andaluzio, kaj de la Laboratorio de Politikaj Ideoj kaj Praktikoj, Oficiala Esplorcentro de la Universitato Pablo de Olavide. Li partoprenis en kvar esplorprojektoj de R&D de plejboneco de la Ministerio kaj la Junto de Andaluzio. Li faris esplorrestadojn ĉe la Universitato de Cagliari, Romo, Ĝenevo, Bonaero, San-Ludoviko, Gvatemalo, Florenco, Tuluzo kaj kampaj esploroj en Zapatistaj indiĝenaj komunumoj en Meksiko.
Interreto kiel instrumento de lukto en la Zapatisma indiĝena movado
La celo de tiu laboro estas precizigi la amaskomunikilan valoron de la Zapatista revolucio de la indiĝenaj komunumoj de Chiapas (Meksiko) en la procezo de konkero de ilia politika aŭtonomio bazita sur la bazoj de asemblea demokratio kontraŭa al la formala kaj reprezenta demokratio de la Meksika Ŝtato.
Mia laboro komenciĝas per recenzado de la plej rimarkindaj faktoj kaj karakteroj de la indiĝena Zapatista revolucio de Chiapas, ĉar inter ili elstaras la amaskomunikila valoro de ĉi tiu revolucio, nomita de multaj verkistoj kiel la unua amaskomunikila revolucio en kiu la Interreto kaj la sociaj retoj disvolvis grandan paperon. Post mallonga rakonto de la plej gravaj mejloŝtonoj de la revolucio kaj la priskribo de ĝiaj karakterizaĵoj (dua kaj tria sekcioj), ni transiras al la klarigo de la amaskomunikilaj spacoj (kvara sekcio), la faktoroj kiuj klarigas la amaskomunikilan sukceson de la revolucio (kvina sekcio) kaj fine du pli specifaj temoj: la amaskomunikila funkcio plenumita de la ĉefa protagonisto de la revolucio, subkomandanto Marcos (sesa sekcio) kaj la sukcesa strategio de la politika manko de difino de Zapatismo, kiu multe kontribuis al ĝia akcepto de movadoj kaj grupoj de diversa politika naturo (sepa sekcio).
nina_daniljuk@ukr.net
Doktoro pri filologiaj sciencoj, profesoro en Lesja Ukrainka Volinia nacia universitato, urbo Lucjk, Ukrainio.Sciencaj interesoj: lingvistiko (sociolingvistiko, interlingvistiko, etnolingvistiko, lingvofolkloristko, tradukado, lingvodidaktiko). La autoro de 215 sciencaj publikajhoj (inter ili - artikoloj, 1 persona monografio, 2 vortaroj, 3 lernolibroj por ukrainaj kaj eksterlandaj studentoj k.a.). La estro de la internacia scienca projekto "Lesja Ukrainka en la mondo de la tradukoj" (2016-2023). Esperantighis en la jaro 1977. Membro de UEA kaj de Ukrainia E-Asocio, estro de la ukraina sekcio de ILEI. Instruas la ukrainan lingvon kiel eksterlandan, interlingvistikon, E-n.
Tradukoj de la poemoj de Lesja Ukrainka hispane
Lesja Ukrainka Volinia Nacia Universitato (Ukrainujo)
philippe.planchon@univ-tours.fr
Li estas asocia profesoro (maître de conférences) en la Universitato de Tours, kie li laboras kiel instruisto kaj esploristo en la Fakultato pri Literaturoj kaj Lingvoj, kaj kie li estas membro de la esplor-teamo VETD (Variado: Enunciativo, Tipologio, Diakronio) en la Liĝeria Lingvistika Laboratorio (LLL, UMR 7270, CNRS). Li ĉefe instruas semantikon, leksikologion, pragmatikon, lingvistikon de Esperanto kaj de la konstruitaj lingvoj. Liaj esplor-kampoj estas la diverseco kaj la deveno de la lingvoj, la interlingvistiko, kaj la konstruado de la vorto-signifoj. Li prelegis kaj publikigis diversajn artikolojn pri tiuj temoj, pri la franca lingvo kaj pri la lingvo Esperanto.
Ĉu Esperanto emas spontane evolui, kvankam temas pri planlingvo ?
Universitato de Tours, Francio /Ĉeeste
Por respondi al tiu demando, necesas studi per mikro-diakronaj metodoj la evoluajn tendencojn de Esperanto, planlingvo uzata jam de pli ol 135 jaroj. La evoluaj fenomenoj povas okazi laŭ diversaj lingvo-niveloj (alfabeto, fonologio, morfologio, leksiko, sintakso, semantiko, pragmatiko...). Tiu prelego esploras tiujn diversajn nivelojn per skribaj kaj parolaj korpusoj, kun aparta konsidero al la nuntempa uzo de Esperanto en Sociaj Retoj, kie novaj tendencoj fariĝas nun pli videblaj.
rade@ikso.net
Matematikisto kaj informadikisto, esperantisto ekde 1967, Radojica Petrović pensiuliĝis kiel asista instrusto pri datumbazoj kaj komputika metodiko ĉe la Universitato de Kragujevac, Serbio. Esplorkampoj: perkomputila klerigado kaj interkultura pedagogio de Esperanto. Li organizis kaj gvidis internaciajn E-projektojn kaj eventojn, estis prezidanto de ILEI kaj aktuale estas ĝia estrarano pri edukprojektoj.
La esperantodaktika principo de interkultureco en virtualaj lernkomunumoj
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj/Ĉeeste
La prelego enfokusigas, ke: la edukado pri kaj per Esperanto laŭdifine devus esti interkultura, la sociaj retoj kaj virtualaj lernkomunumoj laŭnature estas multkulturaj. Tiuj du cirkonstancoj grandparte determinas elekton de instrumetodoj kaj lernmaterialoj por la instruado de Esperanto en virtualaj lernkomunumoj.
renato@esperanto.org
Emerita profesoro pri psiĥolingvistiko
Reguligo de regula lingvo: uzo de la kaŝitaj reguloj de Esperanto fare de denaskaj esperantistoj
Universita' "LA SAPIENZA", (Romo - Italujo) || Neĉeesta
Chomsky asertis, ke Esperanto ne estas lingvo, sed parolantoj de Esperanto de la naskiĝo pruvas ke ĝi ja estas lingvo kun aparte originala gramatiko, kiun lernolibroj kaj plenkreskaj lernintoj apenaŭ konas kaj uzas. La prelego montros ekzemplojn de malgrandaj infanoj aplikantaj tiujn regulojn kaj invitas al esplorado de la efiko de rilatoj inter infanoj parolantaj Esperanton pere de sociaj retoj, kiuj nuntempe plioftiĝas.
vicente@civiencia.io
Vicente Manzano-Arrondo, Viko, estas profesoro en la Universitato de Seviljo, Hispanujo, kie esploras kaj instruas pri la esplorado de la homa konduto. Lia fako estas la esploro pri la subpremado kaj liberigaj metodoj, ĉefe rilate al la konkretaĵoj Lingva Subpremado kaj Demokratiigo de la Scienco.
Sociaj retoj kaj homa konduto: Urĝa okupiĝo
Universidad de Sevilla, Hispanujo. || Ĉeeste
Pluraj dimensioj el la vivo estas tuŝataj de la sociaj retoj (SR), tiel ke la nuntempa homa konduto ne povas esti komprenita sen ilia influo. Tamen universitatoj ne ĝisdatiĝis. Ĝiaj studobjektoj emas resti en la epoko antaŭ-SR. Ĉi tiu prelego prezentos sistemon de kategorioj, kiu celas aranĝi situaciojn, kie homa konduto kaj SR estas en rilato.
zahra.karimimoughari@gmail.com
Mi estas profesoro de ekonomio. Mia esplorado estas pri labor- merkato kaj ekonomia Evolouo.Mia lasta libro estas: Kiel la "Dragono" Elvekighis? Pri la kialoj de China ekonomia miraklo kaj ghiaj lecionoj por Irano.
La Efiko de Sociaj Retoj al la Privataj firmaoj en Irano.
Universitato de Mazandaran (Babolsar – Iran) || Videe